Kiel helpi la forlasitajn hundojn

Kiom da fojoj ni sentis indignon antaŭ la fipraktiko je la forlaso de bestoj? Kvankam multaj homoj konscias pri la pleniĝo de la bestoŝirmejoj ĉiusomere, la fina rezulto de tiu indigno finiĝas je “nenio”. Je kio utilas al ni koni la maljustecon se ni nenion faras rilate al ĝi? En ĉi tiu artikolo ni montros al vi kiel, paŝo post paŝo, konverti tiun energion en helpon por forlasitaj hundoj.

  1. Adoptu ilin! Bedaŭrinde, en multaj landoj la forlaso de hundoj estas praktikto tre kutima. Nur en Hispanio oni kalkulas ke ĉirkaŭ ducent mil hundoj estas forlasitaj surstrate ĉiujare. Sed multe pli surprizas scii ke tiu fia ago estas tute ne justigata: kutime temas pri hundoj el ĉiuj aĝoj, tute sanaj kaj amemaj.
  2. Konlaboru kiel asociano: Se vi ne povas havi hundon ĉe vi pro manko de spaco, kial ne havi 150? Pluraj asocioj donas al vi la eblon helpi la sendefendajn bestojn kontraŭ nur 6 eŭrojn monate.
  3. Donacu eventualajn bezonataĵojn: Ĉu vi havas sufiĉe da tukoj ĉe vi? Perfekte! En la bestoŝirmejoj estas bezonataj multaj aĵoj, multe pli ol tio kion ni mem povas imagi: medikamentoj, bantukoj, ludiloj, ktp.
  4. Iĝu volontulo: Viziti la bestoŝirmejon kaj oferti parton de via tempo ne nur helpos la hundojn forlasitajn kiuj danke al vi estos feliĉaj dum kelkaj momentoj, sed vere bonfartigos vin mem. Sed estu realisma kaj ofertu la tempon kiun vi ja povas, ne diru pli por ke la aliaj ne atendu vin vane.

Ĉiam memoru ke, se vi emas adopti, vi devos unue serioze pripensi la aferon kaj mediti ĉu vi povas tion fari. Pensu ankaŭ ĉu via vivstilo povos satigi la bazajn bezonojn de dorlotbesto dum multaj jaroj. Se la respondo estas jesa, ĝuu kun via nova amiko!!!

2 komentoj

  1. Gratulon kaj dankon pro tiu cxi nova retpagxaro. Mi pensas ke gxi estas la unua retejo vegana, interesa kaj en esperanto samtempe!

    1. saluton Victor! Ni kore dankas vian gratulmesaĝon! jes, ni ankaŭ kredas ke VeganArto estas la, ĝis nun, ununura vegana retejo en esperanto kaj ni esperas daŭre riĉigi ĝin per artikoloj kiuj atingu la homojn, ankaŭ kaj precipe neveganojn por iel montri al ili la situacion de la bestoj.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *