La sorto de la kunikloj

La kunikloj estas ekspluatataj pro ĝia karno, la haŭto kaj la felo. Nur en Hispanio, ĉirkaŭ 61 milionoj da kunikloj estas murdataj ĉiujare.

elba0710281Ili estas pli aŭ malpli ekspluatataj laŭ ilia specio, por akirado de la karno, haŭto aŭ felo. Kvankam la kunikloj povas vivi ĝis pli ol dek jaroj, kiam ili estas ekspluatataj ilia vivo reduktiĝas al nur 120 tagoj kiel maksimume en metala kaĝo el 25cm2, el kiu ili eliras unu fojon en sia vivo: kiam ili estas sendataj al la buĉejo.

Ekzistas pluraj ekspluat-teknikoj, oni distingas ilin laŭ la teknologio uzata, nombro de laboristoj kaj kunikloj.

Etendiĝita
En tiuj ĉi ejoj la kunikloj estas bredataj subĉiele kun spaco el 0,25m2 po unu individuo, kaj en ĉiu granda spaco estas en pli lo 50, disigitaj de etaj muroj. Tiu ĉi sistemo estas nekonvena por la laboristoj pro malŝparo de spaco, tial ĝi estas malpli uzata.

Intensiva
Tiu ĉi sistemo donas pli altan ekonomian profiton al la ekspluatantoj. La kunikloj estas metitaj en kaĝojn unuj sur aliaj, trietaĝaj, en kelkaj regionoj kun varmeta klimato ili restas subĉiele. En tiu ĉi sistemo ĉiu kuniklo akuŝas inter 10 kaj 12 fojojn jare, kaj inter 60 kaj 90% el ili estas sendataj al la buĉejo, laŭ la kvanto de akuŝado jara.

matadero-conejosMorto
La kuniklo ne ricevos manĝaĵon 12 horojn antaŭ la murdo, kaj se la haŭto estas profitinda, oni tion faros antaŭ la fel-ŝanĝiĝo. Je la murdohoro, ĝi estas prenata per la oreloj por eviti makulojn kiuj malbeligas la prezenton de la karno (viando). La procezo konsistas el du fazoj:

Nesentigado per frapo: La kuniklo ricevas ‘sekan’ baton malantaŭ la oreloj aŭ ĉe la frunto, por  ”pli bone elturniĝi” kun la besto.

Nesentigado per elektro: Jen la plej uzata metodo, pero kiu la besto estas metata sur elektraĵon kiu supoze laŝas ilin ŝokitaj, sed la efiko de la metodo dependas de la malpureco kaj malsekeco de la besta felo, krom la intenso de la elektra frapo.

En la etapo de la morto, la besto estas pendata ankoraŭ vivanta per la malantaŭaj piedoj kaj la kapo estas tranĉata, kaj en multaj buĉejoj estas buĉisto kiu mane kaj per tranĉilo senkapigas ilin por ke la sango elverŝiĝu malsupren pendata kaj la pendilo ĝin portas al la senhaŭtigilo.

Post la morto, la haŭto estas forŝirata per fendo farata ekde la pubo ĝis la ksifoido por malfermi la kadavron kaj forĵeti la biliar-vezikon, la vezikon, la lienon, anusajn glandojn, seksorganojn, intestojn, stomakon, ezofagon, traĥeon, koron kaj pulmojn. Poste oni prilaboras la muskolojn de la besto por ilia komercado.

Iĝu vegano: La bestoj ne estas manĝaĵo. Ĉiuj bestodevenaj produktoj kaŭzas suferon kaj morton, la viando, la fiŝaĵo, la lakto, la ovoj, la mielo kaj la derivaĵoj.

 

Parte tradukita el la retejo LeonVegano.net

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *