Saluton! Jen bongusta portugala buljono! Ĝi konsistas el tre simplaj ingrediencoj. Mi estis en la nordo de Portugalio pasintan decembron okaze de la Zamenhofa tago kaj mi gustumis lokan veganan kuirarton kaj gustumis bongustajn buljonojn. Mi ne sciis ke portugaloj tre ofte manĝas ilin, tiel do, plej bona maniero reprezenti Portugalan kuirarton ĉe VeganArto estos… Daŭrigi legi Portugala verda buljono
Kategorio: Receptoj
Ĉorizo el gluteno kaj rizo
Salaton amikoj! Mi vizitis Portugalion por la tria fojo pasintan decembron, sed estis unua fojo en la nordo (Porto kaj Brago) kaj unua fojo ankaŭ en esperanta etoso. Mi malkovris lokan veganan kuirarton, kaj la emon de portugaloj al supoj. Mi mem ne multe faris supojn ĉe mi sed post ĉi viziti mi konvinkiĝis ke… Daŭrigi legi Ĉorizo el gluteno kaj rizo
Tradiciaj pankukoj
Salaton! Jam rapide alproksimiĝas la Sankta Semajno kaj en Hispanio oni tradicie preparas por ĉi datoj, pankukojn kiujn mi tre ŝatas kaj nepre volas kundividi kun vi la recepton! La tradicia recepto ne estas vegana ĉar ĝi kutime enhavas ovon kaj lakton sed la veganigo estas tute facila kaj la gusto ne multe ŝanĝiĝas. Ingrediencoj:… Daŭrigi legi Tradiciaj pankukoj
Burgero el kukurbeto kaj freŝaj herboj
Hodiaŭ en supermarkto mi vidis bonajn ofertojn pri kukurbetoj kaj melongenoj kaj profitis por aĉeti kelkajn kontraŭ malalta prezo. Kaj kion fari per ili? Burgerojn mi tuj elpensis kaj volus kundividi kun vi. Certe ĝia gusto estas herbece freŝa, kaj eĉ iomete pikase vi aldonus iom da kajena pipro, kion mi ne faris sed mi… Daŭrigi legi Burgero el kukurbeto kaj freŝaj herboj
Pastaĵo kun kukurbeto
Saluton! Pastaĵojn oni povas manĝi plej diverse kaj kun multaj ingrediencoj laŭ sezone kaj kompreneble, laŭplaĉe. Ĉi tiu plado, pastaĵo kun kukurbetoestas vere facile farebla, nutriga kaj milde gusta. Se vi ŝatas pastaĵojn, jen recepto por vi! Ingrediencoj: 320 gr da mallongaj pastaĵoj (ekz fusilioj aŭ ‘papilioj’) 650 gr da kukurbeto raspita. Bazilio laŭplaĉe. Salo… Daŭrigi legi Pastaĵo kun kukurbeto
Minestrono, bunta itala supo
Minestronon mi manĝadas tre ofte! Jes, tio okazas kiam la koramiko estas italo! Ĝi iĝis tradicio por ĉemontaraj ekskursaj vespermanĝoj aŭ dum tagoj frostaj aŭ kiam la gorĝo doloras. Ĉiam oni trovas bonajn kialojn por minestronoj! Temas pri supo tre varia, sen fiksa recepto, ĉar tradicie oni faras ĝin laŭ la sezonaj legomoj kaj laŭ… Daŭrigi legi Minestrono, bunta itala supo