Burgero el kikeroj, tofuo kaj aveno

Hodiaŭ mi volis iom rapide manĝi ĉar mi tre malsatis kaj ne povis atendi por pli ”ellaborita” manĝaĵo. Tio bonas, ĉar tio signifas ke preparado de burgeroj ne postulas tiom da tempo kaj zorgoj kompare kun aliaj manĝaĵoj. La almanĝaĵo estas tio kion tiumomente mi havis en la glaciŝranko kaj mi ĝojis pro la rezulto. Do, mi invitas al vi same aldoni ilin sed se vi havas aliajn aferojn, aldonu tion 😉 

Ingrediencoj:

Por 5 burgeroj

  • 500 gramoj da kuiritaj kikeroj
  • 200 gramoj da aven-flokoj
  • 200 gramoj da tofuo.
  • 1/2 da mezgranda cepo
  • Kulereto da nigra pipro
  • Kulereto da origano
  • Kulereto da petroselo
  • Kulereto da salo
  • Kulero da olivoleo.
  • Panoj por burgeroj

Almanĝaĵoj:

  • Kukurbeto fajne tranĉita.
  • Ĉampinjonoj frititaj sur pato kun ajlero, olivoleo kaj salo.
  • Brokolo boligita kaj muelita.

Paŝoj:

  • Premu la kikerojn en bovlo ĝis ili ĉiuj iĝu kiel kremo sed ne tro likve. Sekve aldonu la cepon sed ete tranĉu ĝin.
  • Tuj poste aldonu la tofuon, disrompu ĝin per viaj propraj manoj kaj spicu per salo, pipro, origano, petroselo, olivoleo.
  • Aldonu la avenflokojn kaj mane movu ĉion bone ĝis kreiĝo de sameca pasto.
  • Metu en la glaciŝrankon dum 15 minutoj proksimume.
  • Dum la pasto estas en la glaciŝranko, fritu la ĉampinjonojn kaj tranĉu la kukurbetojn.
  • Eligu ĝin, donu formon al viaj burgeroj kaj kuiru, muntu ĉion kaj ek! Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *