Veganaj nugetoj

dav

Ĉar veganaj manĝaĵoj ne temas nur pri komplikaj pladoj kun strangaj ingrediencoj malfacile akireblaj kelkfoje, mi montras al vi bongustan, nutrigan kaj facile fareblan recepton! Veganaj nugetoj certe plaĉos ankaŭ al viaj neveganaj amikoj!

Ingrediencoj:

  • 250 gr da aveno
  • 4 tasoj (1 litro) da sojlakto (aŭ alia vegetaĵa lakto ne dolĉa)
  • 3 kuleretoj aŭ pli (laŭplaĉe) da spicoj kiun oni vendas por la “kokidaĵo”. Mi uzis “Maggi”
  • 1 taso da tranĉita cepo
  • Ajlo kaj petroselo laŭplaĉe kaj prefere sekigitaj
  • Salo kaj pipro laŭplaĉe.
  • 200 gr da faruno.
  • Raspita pano

Kuir-maniero:

  • Unue ni devas meti en poton la avenon kaj la lakton kun la salo, pipro kaj spico kaj altigi la fajron kaj ĉion oni devas kirladi ĝis konsumado de la lakto kaj kreado de pasto.
  • Elfajrigi kaj aldoni la cepon, la ajlerojn, la petroselon kaj la farunon.
  • Lasu ĝin malvarmiĝi kaj metu en la fridujon dum 20 minutoj.
  • Donu formon al la veganaj nugetoj kun malsekaj manoj
  • Metu ĝin en la raspitan panon kaj fritu!.

Bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *