La vero pri la ovoj

abre33

Ĉiu ovo kiu atingas la superbazaron, malgraŭ ties naiva aspekto, povus rakonti longan historion, la kaŝitan historion de la nekalkuleblaj vivoj forrabitaj de la ov-industrio.

La procezo de ekspluatado komenciĝas ekde la naskiĝo mem. Tiel, el la fekunditaj ovoj lasitaj por la obtenado de ontaj ovdonaj kokinoj, nur naskiĝos ĉirkaŭ 50% da virkokidoj. Ĉi tiuj, malhavante  komercan valoron pro aparteno al raso netaŭga por la viando-produktado, estas forĵetitaj (kun vivo) en neniigilon aŭ formetitaj en kontenerojn kie ili mortas pro asfiksio. Dume, iliaj fratinoj atendas koŝmaran vivon kiel sklavinoj de la ov-industrio.

abre34

La unua interveno estas la doloriga handikapiĝo aŭ tranĉo de la beko per uzo de metala eltranĉilo kiu sekciigas oston, kartilagon, sangajn vaskulojn kaj molajn histojn el kiuj ofte deriviĝas infekciaj aŭ inflamigaj problemoj kiuj ege suferigas la beston kaj malpermesas ĝian adekvatan nutradon.

Poste, la junaj kokinoj vivos en etaj kaĝoj kies areo estas pli malgranda ol kajerfolio. Dekoj aŭ centmiloj da tiaj kaĝoj disponiĝas en senfinaj vicoj kaj metalaj stangoj en la interno de grandaj birdejoj.

La kokinoj tute ne povas moviĝi, sen spaco por streci siajn flugilojn, kaj piedojn, en daŭra kontakto kun la stangoj de ilia karcero, ili suferas vundojn kaj deformitaĵojn. Tiel, multaj el ili havas gravajn infekciojn kaj nutro-mankojn netraktitajn, kiuj ofte kondukas ilin en malrapidan kaj angoran morton

Aliflanke, kun la celo pliigi la ov-produktadon, en la interno de la birdejoj, la artefarita lumigado ĉiam  ĉeas, malpermesante la ripozon de la bestoj.

abre37

Ankaŭ oftas la  ekstreme kruela praktiko de la tiel nomata “perforta alivestiĝo”: Ĉar en natura stato la kokinoj pliigas la produktadon de ovoj ĝis  komenco de la printempo, oni ŝajnigas la alvenon de la vintro kaj de printempo tute artefarite. En unua fazo la kokinoj estas senigataj de manĝaĵo kaj lumo dum 14 tagoj. Post tiuj hontaj kondiĉoj kelkaj mortos kiel viktimoj de la terura streso kaj manko de nutraĵoj, dum la postvivantoj estos perdintaj inter 20-28% da korpa pezo kaj la tuta plumaro. Post tio ĉi, venas la dua fazo, la ŝajnigo de la printempo, donante al ili sufiĉe da manĝaĵoj kaj lumo.

Kiam, post du jaroj pli malpli, la ovoproduktado de la kokinoj reduktiĝas, ĉi tiuj ne plu estas mondonaj kaj ĝiaj ekspluatitaj korpoj estas sendataj al buĉejo por gajni lastan monprofiton vendante la karnon.

Ĉiu ovo vendata, sen esceptoj, kunhavas la ekspluatadon kaj morton de kokinoj uzitaj kiel produktiloj, inkluzive de la ovoj nomataj  “kamparaj” aŭ certigitaj kiel  “ekologiaj”, ĉar, kvankam la ekspluatado kaj vivkondiĉoj estos malpli kruelaj aŭ ne tiel ekstremaj, same okazas la dekomenca ekstermado de la virkokidetoj, la bestoj ankaŭ estas uzitaj kiel nuraj rimedoj sen pensi pri iliaj interesoj kaj necesoj, kaj fine ĉiuj kokinoj, sendistinge, estas murdataj en buĉejo kiam la ovproduktado reduktiĝas.

La kokinoj estas bestoj el akra sentemo kaj granda societemo, kun malsamaj personecoj kaj riĉa emocia repertuaro. La homoj konvertis iliajn vivojn en inferon el neimagebla sufero. Ilia senfunda doloro iĝas nevidebla malantaŭ la muroj de la birdo-ekspluatado.

 

Traduko el la hispanlingva vegana portalo “El Hogar”

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *