Vegana fromaĝkuko!

Saluton verduloj! Hodiaŭ mi finmanĝis bonegan fromaĝkukon kiun mi faris kaj ĝi estis tiel bongusta ke mi sentas la devon kundividi la recepton kun vi! Temas pri recepto kiun mi vidis en jutuba vegana kanalo kaj mi fidele sekvis ĝin sed se kelkaj ingrediencoj mankus, vi facile povus anstataŭi ilin. Kvankam ĝi celas imiti fromaĝkukon, vere ĝi estas kuko el soj-jogurto kaj kaĵunuksoj sed mi preferis lasi la nomon “fromaĝkuko” por tuj havi ideon pri kia kuko ĝi estas!

Ingrediencoj:

  • 15 veganaj biskvitoj (tipaj biskvitoj por matenmanĝo, preferinde el la marko ”Maria”)
  • 3 supkuleroj da margarino
  • 2 kuleroj da agav-siropo (se vi ne havas, simple ne uzu ĝin nek anstataŭaĵon)
  • 100 gr da sukero
  • 130 gr da kaĵu-nuksoj (enakvigitaj minimume 8 horojn)
  • 400 gr da sensukera jogurto el sojo
  • 20 ml da vegetaĵa lakto
  •  1 supkulero da terpom-amelo (se vi ne havus terpomamelon, uzu la saman kvanton sed el maiz-amelo)
  • 1 supkulero da bier-gisto (se vi ne havas, ne uzu)
  • 1 kafkulero da vinagro
  •  1 citrono (ĝia suko)
  •  1 kafkulero da maiz-amelo (Maizena)
  • 1 kafkulero da vanil-esenco (laŭplaĉe)

Paŝoj:

  • Unue lasu en akvo tutan antaŭan nokton la kaĵunuksoj. Poste aldoni ĝin al la miksaparato kune kun la jogusto, la sukero, la vegetaĵa lakto, vinagro, bier-gisto, vanilesenco, la terpom- kaj maiz-amelo, la citronsuko kaj kafkulereto da salo. Kirlu bone ĝis sameca likvaĵo.
  • Metu la biskvitojn en plastan saketon kaj per viaj manoj, glaso aŭ botelo, premu ilin forte kaj diserigu ilin bone. Varmigu la margarinon kaj verŝu sur ĝin, ankaŭ la agav-siropon kaj miksu ĉion.
  • En ronda muldilo el 15 centimetroj unue faru la bazon: la biskvitoj pulvorigitaj. Disfladigu en la fundo kaj premetu por ke ĝi havu malmolan konsiston.
  • Sekve verŝu la likvaĵon kaj metu en la fornon dum 55 minutoj je 180 gradoj. Poste lasu ĝin en la forno sed malŝaltita, dum plia duonhoro. Poste metu en la fridujon kaj lasu tie ĉirkaŭ 6 horoj!

Kaj la rezulto videblos! delikata, bongusta kaj surpriziga kuko! Bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *