Minestronon mi manĝadas tre ofte! Jes, tio okazas kiam la koramiko estas italo! Ĝi iĝis tradicio por ĉemontaraj ekskursaj vespermanĝoj aŭ dum tagoj frostaj aŭ kiam la gorĝo doloras. Ĉiam oni trovas bonajn kialojn por minestronoj! Temas pri supo tre varia, sen fiksa recepto, ĉar tradicie oni faras ĝin laŭ la sezonaj legomoj kaj laŭ la ebloj de la kuirantoj. Tial, kelkaj minestronoj havas multajn legomojn, dum aliaj estas pli modestaj. Mi lasas sube la recepton de la lasta minestrono kiun mi manĝis sed vi povas modifi ĝin laŭ viaj ŝatoj kaj ebloj!
Ingrediencoj:
- 1 cepo
- 4 ajleroj
- 3 celeri-tigoj
- 2 tomatoj
- 1 kukurbeto
- 1 manpleno da vermiĉeloj
- 3 supkuleroj da olivoleo
- 1 litro da akvo
- 5 terpomoj
- brokolo
- spicoj laŭplaĉe (origano ekz)
Paŝoj:
- Unue lavu ĉiujn legomojn kaj fajne tranĉu ilin. La terpomojn tranĉu en kubojn, same la tomatojn.
- Due varmigu poton, verŝu la oleon kaj poste aldonu la ajlerojn kaj fritu. Poste aldonu la cepon kaj kirlu ĝis ĝi estu mola kaj travidebla.
- Sekve aldonu ĉiujn legomojn en la poton, kirlu dum kelkaj minutoj kaj poste verŝu la akvon. Kirlu, salu, spicu laŭplaĉe kaj lasu ĝin boli kaj poste je mez-malalta fajro dum 30 minutoj proksimume.
- Kiam mankos ĉirkaŭ 3 minutoj aldonu la vermiĉelojn kaj denove kirlu.
- Servu kaj ĝuu ĝin!
Bonan apetiton!
Dankon pro la bonega sugesto!
Dankon al vi pro la komento! Ĝuu kaj rakontu!