Manĝi viandon en multaj landoj tradicie signifas prosperon kaj bonstaton. Tion oni povas nuntempe ankaŭ observi en Ĉinio.
En la malnovaj tempoj de Taoismo kaj Daoismo por anoj de tiu tradicioj manĝi viandon estis permesita, tamen ĝi estis rigardata kiel malpura afero. Se oni intencis kreski spirite, li ne faru tion.
Ekde la 7 a jarcento kun la vasta enkonduko de Budhismo vegetaranismo pli populariĝis.
Hodiaŭ en preskaŭ plene sekulara socio kaj rapide kreskanta bonstato de la mezaj loĝantaraj tavoloj la sinteno al viandokonsumado ege ŝanĝiĝis. Nuntempe 4-5 % de ĉinoj nomiĝas vegeteranoj, sed ĉe la plimulto la apetito por viando, precipe porko, daŭre kreskas. Porko diverspreparita servas kiel la plej favora plado sur la ĉiutaga familia tablo en Ĉinio.
En 2010 ĉefministro Wen Jiabao sugestis enkonduki senviandan tagon semajne pro la sanproblemoj de troa viandokonsumado.
Ĉinio estiĝis la plej granda viandokonsumanto tutmonde. La enlandaj produktantoj, kiuj en 2014 “produktis” 3,7 milionojn da tunojn da viando, ne plu povas nun sufiĉe provizi ĝin. Do grandega kvanto de viando devas esti importata el Usono, Aŭstralio aŭ Eŭropo. Ekz. en Germanio, kie lokaj medio-protektadaj grupoj batalas kontraŭ grandskalaj porkbredejoj, la eksportado al Ĉinio jam ĉi-jare duobliĝis. Bona komerca sukceso por eŭropaj entreprenistoj!
Tamen, kun ĉiuj bedaŭrindaj kromefikoj, la tuta afero estas tre malĝojiga kaj por ni kaj por nia planedo.
Ni manĝu verde.
Artikolo de Jens Spillner
Mi preferas konscian veganismon au vegetaranismon, sen religia devigo. Sed ja estas teruro legi ke ĉinio konsumas ” 3,7 milionojn da tunojn da viando” tio ja estas multaj vivaj estintaĵoj!