Bolivia ternuksa supo

Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj tagoj mi serĉis interrete latinamerikajn pladojn por fari hejme ĉar kutime mi ŝategas la vastan latinamerikan kuirarton! Kompreneble ne ekzistas unu latinamerika kuirarto sed ni ĉiuj havas multajn komunajn bazajn ingrediencojn kaj ja multaj pladoj, kelkfoje hispan-, azi- aŭ afrikdevenaj estas diversmaniere adaptitaj al niaj lokaj, regionaj kaj naciaj kuirartoj! Bolivio… Daŭrigi legi Bolivia ternuksa supo

Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita

  Saluton amikoj! Hodiaŭ mi volas instrui al vi kiel fari facilan, sanan kaj bongustan pladon el la greka kuirarto kiu estas unu el la plej internacie konataj el Grekio. Verdire temas pri orienteŭropa kaj mezorienta plado kiu verŝajne estis araba, laŭ vikipedio ĝia nomo “musakás” estas grekigo de araba vorto. Ĝi disvastiĝis Eŭropen tra… Daŭrigi legi Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita

El la afrika kuirarto: Mafeo, legomstufaĵo kun ternuksa butero.

Saluton karaj! Hodiaŭ por la unua fojo, almenaŭ konscie, mi faris manĝaĵon el nigra Afriko kaj mi vere ĝojas pro la bonega rezulto! Kvankam oni povus pensi ke ĝi foras kaj malsamas al mia kuirarto, tio tute eraras! Mi venas el Kubo kaj tie afrikanoj kaj eŭropanoj miksis siajn kuirartojn kaj kreis novajn pladojn kaj… Daŭrigi legi El la afrika kuirarto: Mafeo, legomstufaĵo kun ternuksa butero.