Fanzeranto, revueto kultura en esperanto

Saluton karaj legantoj! Ĉu vi scias kio estas Fanzeranto? Temas pri eta revuo eldonita pdf-formate en Brazilo kun la celo diskonigi kulturaĵojn en esperanto, rapide kaj etkoste. Ĝia unua numero aperis en 2010 kaj ĝia lasta apero iĝis la deka! Ekde la septembra numero aperis en ĝi sekcio pri veganaj receptoj de VeganArto. Sed ĉi… Daŭrigi legi Fanzeranto, revueto kultura en esperanto

Veganaj meksikaj faĥitoj

Unu el la plej popularaj pladoj de la riĉa meksika kuirarto estas la tiej nomataj ”faĥitoj”  (hispane ‘fajita’ povas signifi etaj strio, zono aŭ bendo). Por ĝi ni bezonos simplajn ingrediencojn kaj meksikan tortiljojn kiujn ofte oni povas trovi en supermarktoj. Se vi ne trovus la tortiljojn ĉe vi, eblas simple anstataŭi ilin per la… Daŭrigi legi Veganaj meksikaj faĥitoj

Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.

Strogonofo aŭ stroganofo estas rusa plado de la 19a jarcento, onidire, ĝin kreis ĉefkuiristo kiu laboris por la rusa militisto, duko Pavel Aleksandroviĉ Stroganov. Ĝi ekiĝis kadre de kuirkonkurso en Peterburgo. De tie ĝi disvastiĝis en Ĉinion, Usonon kaj Brazilon inter aliaj landoj! Kutime ĝi estas manĝata kun spagetoj aŭ rizo. Sed oni povas manĝi… Daŭrigi legi Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.

Gepatroj de veganaj infanoj povus esti enkarcerigitaj en Italio

Chef girl preparing healthy food vegetable salad over white background

Laŭ la itala tagĵurnalo La Repubblica, la iniciato prezentita de la deputito Elvira Savino de la partio Forza Italia antaŭvidas du jarojn en karcero por la gepatroj se la infanoj estas mapli ol tri jaraĝaj, ĉar ĝi celas “meti finon al la senprudentaj kaj danĝeraj nutriciaj kondutoj”. La parlamentanino diris ke la projekto ampleksiĝas al… Daŭrigi legi Gepatroj de veganaj infanoj povus esti enkarcerigitaj en Italio

Veganiĝi, paŝon post paŝo.

Ni decidas veganiĝi pro multaj diversaj kialoj. Pro la sufero kiun ni okazigas al la bestoj, pro nia sano kaj ankaŭ pro la medio. Jes, ni decidis iĝi veganoj sed tuj aperas niaj unuaj duboj kaj hezitoj: “Kiel eki?” “Ĉu estos bone por mia sano?” Bona informado kaj laŭgrada transiro por faciligi vian novan vivstilon… Daŭrigi legi Veganiĝi, paŝon post paŝo.