Mocarelo estas tre fama itala fromaĝo kiun oni uzas precipe por salatoj kaj picoj. Kiel preskaŭ ĉio, ni havas veganan version de tiu ĉi tradicia fromaĝo. Avantaĝe ĝi estas multe pli sana kaj tre facile farebla hejme kun tre malmultaj ingrediencoj. Mi diru ke ekzistas pluraj receptoj de veganaj mocareloj, kio igas ĝin havi malsaman… Daŭrigi legi Vegana kaĵunuksa mocarelo!
Aŭtoro: Andy
Kremo el eruko kaj kokoslakto
La eruko estas planto origina el la baseno de la Mediteraneo kaj en okcidenta Azio kaj ekde la romiaj epokoj ĝi estis rikoltata kiel sovaĝa herbo por diversaj uzoj. En la 90aj jaroj ĝi ekĝuis popularecon kaj ĝia kultivado iĝis grandskala. Ĝi ludas gravan rolon en la kuirartoj itala, franca kaj greka. Erukon oni precipe… Daŭrigi legi Kremo el eruko kaj kokoslakto
Kuba kuirarto: rizo kun maizo kaŭ kamagveja maniero
En Kubo, same kiel en la plejparto de karibaj kaj sud- amerikaj landoj, rizo estas la bazo de ĉiu manĝo. Ni povas trovi multajn diversajn pladojn el ĝi kun fazeoloj, kokidaĵo, flava rizo kaj multaj aliaj. Mi celas veganigi pladojn el la tuta mondo por krei pli justan mondon, kie bestoj ne devus suferi pro… Daŭrigi legi Kuba kuirarto: rizo kun maizo kaŭ kamagveja maniero
Pano por burgeroj
En la lastaj monatoj mi komencis esplori pri burgeroj. Mi ŝatas ilin ĉar oni povas krei multegajn malsamajn burgerojn el tre diversaj ingrediencoj troveblaj laŭ la sezono, regiono aŭ propra aparta ŝato. Burgeroj povas esti el fazeoloj, rizoj, sojo, aveno, pizoj kaj tre ofte miksitaj… Sed ĉiam mi havis la saman problemon: La pano. Neniu… Daŭrigi legi Pano por burgeroj
Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj
En tiuj ĉi lastaj tagoj mi komencis iom esplori la kartvelan kuirarton kiu estas tre riĉa, bunta, bongusta kaj varia sed ne tro konata kaj en Hispanio kaj en ‘Okcidento’. Mi konatiĝis kun la kartvela kuirarto en la najbara lando Armenio kie mi loĝis ses monatojn. Tie famas pluraj restoracioj kie eblas manĝi tradiciajn kartvelajn manĝaĵojn.… Daŭrigi legi Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj
Burgero el rizo, kikeroj kaj beto!
La farado de veganaj burgeroj estas vera arto kiu nur konas limon, via kreemo! El multaj vegetaĵoj eblas fari tre bongustajn burgerojn kun tre malsamaj gustoj! Tiu ĉi kiun mi prezentas al vi estas nutricie sufiĉe kompleta burgero ĉar ĝi kombinas guŝojn kun cerealo, kio donas bonkvalitajn proteinojn kaj beto kiu havas sufiĉe da akvo,… Daŭrigi legi Burgero el rizo, kikeroj kaj beto!