Saluton verduloj! Hieraŭ mi regalis esperantan amikon per faĥitoj! Mi kutime ŝategas fazeolojn kaj kuiras ilin ne gravas ĉu vintras aŭ someras. Ili ĉiam bonvenas sed mi konscias ke ili estas sufiĉe pezaj dum pli varmaj tagoj do mi decidis aldoni kokbekon por ke la faĥitoj estu pli freŝaj. La recepton mi volas kundividi kun… Daŭrigi legi Veganaj meksikaj faĥitoj el sojo, fazeoloj kaj kokbeko
Aŭtoro: Andy
Veganaj kneloj el tofuo
Hej saluton! Mi iom cerbumis kiun recepton mi preparu por ĉi semajno por vi kaj mi memoris ke en libro pruntedonita al mi mi trovis ‘interesajn’ manĝaĵojn kiujn mi povus lerni fari. Temas ĝenerale pri ajurvedaĵoj kaj malgraŭ tio ke mi skeptikas pri universalaj energioj ktp, mi kredas ke tiuj manĝaĵoj proponitaj ja bonas por… Daŭrigi legi Veganaj kneloj el tofuo
Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!
Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj semajnoj mi vizitis veganan restoracion kiu malfermis siajn pordojn antaŭ unu jaro ( Veggie Levél Bistro) kaj lastatempe iĝis fama inter madridaj veganoj kaj neveganoj ankaŭ. Ĝi havas precipe krudveganajn pladojn sed en nur. Ni, tri esperantistoj, mendis bongustan entreon kiu konsistas el pikstangetoj el ĉampinjonoj kaj aliaj vegetaĵoj kun pesto.… Daŭrigi legi Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!
Burgero el kikeroj, tofuo kaj aveno
Hodiaŭ mi volis iom rapide manĝi ĉar mi tre malsatis kaj ne povis atendi por pli ”ellaborita” manĝaĵo. Tio bonas, ĉar tio signifas ke preparado de burgeroj ne postulas tiom da tempo kaj zorgoj kompare kun aliaj manĝaĵoj. La almanĝaĵo estas tio kion tiumomente mi havis en la glaciŝranko kaj mi ĝojis pro la rezulto.… Daŭrigi legi Burgero el kikeroj, tofuo kaj aveno
Kukurbetoj farĉitaj per ĉampinjonoj kaj tofuo
Nun kiam la printempa suno sufiĉe forte brilas kaj brulas en Madrido kaj en granda parto de la norda hemisferio, mi emas prepari kaj manĝi pli malpezajn manĝaĵojn eĉ se mia amo al rizo kun fazeoloj aŭ guŝoj ĝenerale ne konas limojn 😉 Mi montros al vi kiel facile eblas prepari ĉi pladon: kukurbetoj farĉitaj… Daŭrigi legi Kukurbetoj farĉitaj per ĉampinjonoj kaj tofuo
Veganaj matenmanĝoj: banan-pano!
Esti vegano ne signifas rezigni pri ĉiuj pladoj ekzistantaj en la kuirarta mondo. Simple li/ŝi forlasos tiujn ingrediencojn el besta deveno pro etikaj kialoj; sed ĉiam eblas ilin anstataŭi kaj rekrei la tradician recepton por daŭre ĝui ilin. Same okazas pri la matenmanĝo. Kutime mi nur matenmanĝas grandegan kruĉon da fruktokirlaĵo (dulitra!) kun kelkaj suplementoj… Daŭrigi legi Veganaj matenmanĝoj: banan-pano!